<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<rss version="2.0" xmlns:atom="http://www.w3.org/2005/Atom">
    <channel>
        <title>Enmigrad' — Dolchamar (kun Trackman Artifex)</title>
        <link>https://diode.zone/videos/watch/1a920662-f3c8-40f5-b962-2fbd00237931</link>
        <description>http://kantaro.ikso.net/enmigrad Se mi havus gitaron mi eklernus ĝin ludi Mi uzus da tempo por ? studi Se mi havus voĉon mi kantus lulkanton Mi kisus la belan dormanton Se mi estus kun amikoj Mi farus ion splendan ĉiam mi trovus multon farendan Se mi havus geamanton Mi ĝin amus ĉiutage La amon mi montrus kaj vorte kaj age La voko – provoko Tiras min al la loko en hoko – sufoko roku la bloko Mi diras Se mi povus skribi, mi lasus ĉiujn scii Retpoŝte mi laŭtus multe pli ol ? krii Mi havus influon, mian veron plibonigus Mi montrus ekzemplon Kaj tion diskonigus Se mi estus nativulo Mi konus enmigranton Konscius, ke ni ĉiuj ja estas bonfarantoj Se mi havus liberecon Mi igus ĉiun tagon ĝoja Sciante, ke ĉi-ĉio estas nur unu voj' La voko – provoko Tiras min al la loko en hoko – sufoko roku la bloko Mi diras Nu, pacamon al ĉiuj Daŭre roku en la libera mondo Daŭre surfu sur la granda ondo Ĝis la finvenko (parole) Kaj landaj asocioj […] Salutas la kongreson […] Tiuj venontaj […] Diversnacia delegitaro […] Elokvente montras la mondamplekson de nia movado […] Kaj atestas […] elparolon de Esperanto […] Por Japanujo […] “Kiel vi scias?” […] Suno brilas dum vintra tag' Malvarmon mi ne sentas jam Iradas mi sopirplen-plej Direkte al poŝtoficej' Leteron volas sendi mi Amplenajn vortojn portas ĝi, fi! jam delonge mi ne parolas al mia famili' Mi marŝas, la grundon rigardante Mian tristecon kaŝante Homojn ĝenas mia ĉeesto Kvazaŭ mi estus nura besto Aŭ deliktul' Ili rigardas mian koloron Kiel maldecaĵ' Ha! Kia perfidaĵ' De tempo al tempo scivolemo demandas: “El kie vi venas?” Mia lando nuntempe militas Miaj samlandanoj suferas tro Neniam mi pensis, ke mi penus Konkeri na Eŭrop' Mi nur rememoras je mia famili' Kaj je kiel malfacila estis por mi Lasi ilin serĉante iom da prosperec' Mi ne plu estas turisto Mi iĝis kontraŭleĝul' De miaj paperoj jam finiĝis Ĉia validec' Samkiel miaj deziroj lukti plu Devas resti mi atendema Je la son' de l' Polizei Iras mi kun samlandanoj al drinkej' Esperante, ke oni ne min rifuzu ĉe la enirej' Kaj ignorante la rigardon De tiuj, kiuj volas deporti min Skinheads ĉe la strato Atendas min… Min… (parole) La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon. Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia […]. (parole) Tiu ĉi disko aŭdigas al vi la voĉojn de kvin personoj, de kvin diversaj nacioj. Ili ĉiuj laboras en la centra oficejo de la Universala Esperanto Asocio. Tie ili parolas Esperanton kiel sian ĉiutagan lingvon, kaj uzas ĝin multe pli ol ili uzas siajn naciajn lingvojn.</description>
        <lastBuildDate>Tue, 20 Oct 2026 15:39:22 GMT</lastBuildDate>
        <docs>https://validator.w3.org/feed/docs/rss2.html</docs>
        <generator>PeerTube - https://diode.zone</generator>
        <image>
            <title>Enmigrad' — Dolchamar (kun Trackman Artifex)</title>
            <url>https://diode.zone/lazy-static/avatars/61b689b7-84d5-43c7-9fa8-e63a7fd1d952.png</url>
            <link>https://diode.zone/videos/watch/1a920662-f3c8-40f5-b962-2fbd00237931</link>
        </image>
        <copyright>All rights reserved, unless otherwise specified in the terms specified at https://diode.zone/about and potential licenses granted by each content's rightholder.</copyright>
        <atom:link href="https://diode.zone/feeds/video-comments.xml?videoId=1a920662-f3c8-40f5-b962-2fbd00237931" rel="self" type="application/rss+xml"/>
    </channel>
</rss>